KRONIKO DE ESPERANTO EN PŘEROV

Jaroj 2003-2007

 

 
 

 


2003 Ĉi-jare la E-Klubo de Přerov havas 33 membrojn, el ili 23 estas membroj de Ĉeĥa E-Asocio. Unua kluba kunveno okazis la 8-an de januaro, dum kiu estis rememorita datreveno de naskiĝo de Theodor Čejka (10.1.1878). Februare estis la kluba aktivado prezentita per informa panelo kadre de ekspozicio de Neprofitemaj Organizoj en Přerov. Ankaŭ estis realigitaj du prelegoj pri Esperanto por civitanoj en Horní Moštěnice kaj metilernejo en strato Šířava en Přerov. S-ro Miloslav Šváček partoprenis Ekumenan E-Seminarion en Strasburgo (Francio). Dum marta kluba kunveno estis rememorita datreveno de morto de Josef Krumpholc (3.3.1950). En la 24-a de majo okazis soleno de 80-jariĝo de E-Klubo en Přerov en salono de restoracio Pegas, kiun ĉeestis 68 personoj (vidu foton sur dua kovrilpaĝo). Ĉeestis ankaŭ reprezentantoj de 12 E-rondetoj kaj kluboj kaj ankaŭ kvar gastoj el Pollando frunte kun prezidanto de Pola E-Asocio s-ro Stanisław Mandrak. Ĉeĥan E-Asocion reprezentis ĝia prezidantino s-ino Věra Podhradská. Okaze de ĉi-datreveno estis eldonita broŝuro en la ĉeĥa kaj Esperanta versioj. Julie organizis membro de la klubo kaj prezidanto de Katolika Sekcio de ĈEA s-ro Miloslav Šváček jam la 12-an Katolikan E-Tendaron en Sebranice, kiun partoprenis ankaŭ familio de Jiří Studený. Fine de aŭgusto kaj komence de septembro estis Miloslav Šváček, Jaroslav Chodníček kaj familio Studený partoprenantoj de 16-a Ekumena E-Kongreso en Rimini en Italio, kie estis Miloslav Šváček elektita prezidanto de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE) tutmonde aktivanta. Oktobre s-ro Jindřich Tomíšek organizis Konferencon de Fervojista Sekcio de ĈEA (IFEF). Tritagan oktobran Konferencon de ĈEA en Litomyšl ĉeestis s-roj Ludvík Chytil kaj Miloslav Šváček. S-ro Chytil reprezentis klubon dum Renkontiĝo de Esperantistoj en Valtice. En la kunveno la 26.11. estis rememorita morto de Theodor Čejka (26.11.1957). Lasta kunveno kun antaŭkristnaska programo okazis la 17-an de decembro. 5

Partoprenintoj de la okdeka datreveno de E-Klubo en Přerov la 24.5.2003

2004 Tiujare okazadis la klubaj kunvenoj ĉiun duan merkredon krom feriaj monatoj en la klubejo sur Placo de Žerotín en Přerov. La klubo havas 29 membrojn, el ili 21 estas membroj de ĈEA. Februare la klubo sin reprezentis per du paneloj en kinejo Hvězda “Stelo” kadre de Neprofitemaj Organizoj de Přerov. La 23-an de februaro okazis kluba jarkunveno en salono de restoracio Pegas en Přerov; ĉeestis ankaŭ reprezentantoj de aliaj E-kluboj kaj rondetoj. S-ro Ludvík Chytil realigis ses prelegojn por publiko kaj lernejoj je temo “Vojaĝado pere de Esperanto”. Li ĉeestis ankaŭ jarkunvenojn de E-Kluboj en Prostějov kaj Olomouc. Aprile li estis invitita por priparolo de tradukoj de inform-materialoj pri la urbo Přerov kaj ĝia ĉirkaŭaĵo al urbestro s-ro Jindřich Valouch. La Pilgrimon de Mezeŭropaj Nacioj maje en aŭstria pilgrimloko Mariazell, kiun ĉeestis ankaŭ internacia grupo da esperantistoj, partoprenis Miloslav Šváček kaj geedzoj Josef kaj Drahomíra Duda. S-ro Chytil estis partoprenanto de SAT-kongreso (Sennacia Asocio Tutmonda) kaj ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) en Bratislava. Oktobre s-ro Chytil pro pli ol kvindekjara aktivado ene de la Esperanta movado ricevis premion de la urbo Přerov – Medalon de Johano Amos Komenio. Konferencon de ĈEA en salono de restoracio en Parko de Smetana en Olomouc partoprenis Ludvík Chytil, Květoslava Černá kaj Miloslav Šváček. Kongreson de IKUE en Kretinga en Litovio ĉeestis Miloslav Šváček, Jaroslav Chodníček kaj familio de Studený. S-ro Miloslav Šváček organizis kaj gvidis aŭguste la 13-an Katolikan E-Tendaron en Sebranice apud Litomyšl. 5

Jarkunsido en salono de restoracio Pegas en Přerov la 22.2.2006

2005 La klubo havas 28 membrojn, el ili 20 estas membroj de ĈEA. En la januara kunveno estis rememorita naskiĝo de Theodor Čejka (10.1.1878). Februare Miloslav Šváček denove partoprenis Ekumenan E-Seminarion en Strasburgo, kie en Eŭropa Parlamento okazis tre valora renkontiĝo kun germana deputito D-ro Alexander Schwab kaj kun pola deputitino esperantistino Małgorzata Handzlik. La kluba jarkunveno okazis en la 23-a de marto dum ĉeesto de la klubanoj kaj gastoj el pluaj E-kluboj en salono de restoracio Pegas en Přerov. Marte s-ro Jindřich Tomíšek partoprenis en Poznań fondan konferencon de polaj fervojistaj esperantistoj. Aprile en Přerov okazis printempa renkontiĝo de Ĉeĥa Fervojista Sekcio IFEF kun ĉeesto de eksterlandaj gastoj. S-ro Jindřich Tomíšek estis ankaŭ partoprenanto de la kongreso okaze de 100-jara datreveno de la unua Universala E-Kongreso en Boulogne-sur-Mer kaj de la 57-a IFEF-Kongreso okazinta en rumana urbo Braşov. Ankaŭ li partoprenis renkontiĝon de fervojistaj esperantistoj en Hungario. La 17-an Ekumenan E-Kongreson en Piliscsaba en Hungario ĉeestis Miloslav Šváček, Jaroslav Chodníček kaj familio Studený. En la 90-a UK en Vilno en Litovio reprezentis la klubon s-ro Ludvík Chytil. S-ro Miloslav Šváček estis organizanto kaj gvidanto de la 14-a Katolika E-Tendaro en Sebranice apud Litomyšl, okazinta aŭguste; ĉeestinta estis ankaŭ tuta familio de Jiří Studený. La Kongreson de ĈEA en Vyškov en la tagoj 21.-23.10. partoprenis Ludvík Chytil, Jiřina Vondráková, Květoslava Černá kaj Miloslav Šváček. S-roj Ludvík Chytil kaj Miloslav Šváček estis honoritaj per honora membreco de la asocio pro longjara aktivado prospere al E-movado. Renkontiĝon de uzantoj kaj praktikantoj de Esperanto GRUPE-9 en pola urbo Gliwice novembre ĉeestis s-roj Ludvík Chytil kaj Miloslav Šváček. La 15-an de decembro okazis rememora vespero okaze de naskiĝo de aŭtoro de Esperanto L. L. Zamenhof. Ankaŭ per minuto de silento estis honorita s-ro Drahomír Kočvara, kiu dum sia soldatservo instruis Esperanton en Přerov. Sekvis antaŭkristnaska programo kun kantado de kristnaskaj kantoj en Esperanto. 5

Renkontiĝo en Tovačov 30.9.2006. E-flagon portas klub-prezidanto Antonín Krejčíř

2006 Tiujare la klubo havas 25 membrojn, el ili 19 estas membroj de ĈEA. Februare la klubaj reprezentantoj partoprenis aranĝojn de E-Kluboj en Olomouc kaj Prostějov. La jarkunveno okazis la 22-an de marto kun partopreno de 30 personoj inkluzive de gastoj de kluboj el Brno, Olomouc kaj Prostějov, denove en salono de restoracio Pegas en Přerov. Aprile geedzoj Filip partoprenis tradician renkontiĝon en Skokovy, kiun organizis Asocio de Handikapitaj Esperantistoj. Aprile ĉeestis 58-an IFEF-Kongreson en Ŝanhajo en Ĉinio s-ro Jindřich Tomíšek, kie li estis elektita prezidanto de la komitato por la jaroj 2006-2009. La renkontiĝon memore al eminentaj ĉeĥaj esperantistoj, fratoj Jan kaj Karel Filip, aŭtoroj de E-vortaroj, kiun aranĝis Katolika Sekcio de ĈEA maje en ilia naskiĝurbeto Přibyslav, partoprenis Miloslav Šváček kaj Jaroslav Chodníček. Ĉeforganizantoj de la 59-a Kongreso de IKUE, okazinta julie en Velehrad, estis Miloslav Šváček kaj Jaroslav Chodníček. Partoprenantoj estis ankaŭ Jindřich Tomíšek, Ludvík Chytil kaj tuta familio de Jiří Studený. Dum feriaj juliaj kaj aŭgustaj semajnoj partoprenis la 54-an Someran E-Tendaron en Lančov geedzoj Filip kiel gvidantoj de E-kursoj. En Konferenco de ĈEA septembre en České Budějovice reprezentis klubon Ludvík Chytil kaj Miloslav Šváček. La 30.9. aranĝis klubo renkontiĝon de la esperantistoj en Tovačov, kiun partoprenis ankaŭ esperantistoj el Prostějov kaj Brno. La 18-an kongreson de polaj fervojistaj esperantistoj en Siedlc kaj oktobran aranĝon de la esperantistoj en aŭstria Linz ĉeestis Jindřich Tomíšek. Novembran renkontiĝon GRUPE-10 en pola urbo Gliwice partoprenis Miloslav Šváček. Tradukon de la libro “Český lékař v srdci Afriky Ĉeĥa Kuracisto en Koro de Afriko”, kiun eldonis Katolika Sekcio de ĈEA, grandparte realigis Miloslav Šváček kaj parte tradukis ankaŭ Jindřich Tomíšek. Decembre denove okazis antaŭkristnaska kluba renkontiĝo kun kantado de Esperantaj kristnaskaj kantoj. Similan renkontiĝon de E-Klubo en Olomouc partoprenis ankaŭ kelkaj niaj klubanoj. 5

Partoprenantoj de la renkontičo surkorte de kastelo en Tovačov 30.9.2006

2007 Klubo havas 23 membrojn, el ili 18 estas anoj de ĈEA. Dum la jaro regule okazadis klubaj kunvenoj ĉiun unuan merkredon (krom feriaj monatoj julio kaj aŭgusto) kaj ĉiun trian merkredon kunveno de la kluba komitato. La jarkunvenon en salono de restoracio Pegas en Přerov krom la klubanoj ĉeestis ankaŭ kiel gastoj reprezentantoj de kluboj el Prostějov, Olomouc kaj Brno. Ĉeĥan E-Asocion reprezentis s-ino Věra Podhradská.  Tradician renkontiĝon en  Skokovy partoprenis  geedzoj

Jarkunsido en salono de restoracio Pegas en Přerov la 28.3.2007

Filip kaj s-ino Anna Dzuňová. La 19.3. registris Kablo-Televido Přerov interparolon kun s-ro Chytil kaj s-inoj Černá kaj Dzuňová pri Esperanto kaj historio de E-movado en Přerov. En la sama tago estis la programo emisiita ne nur per kablo-televido en Přerov, sed ankaŭ kadre de regiona raportado de ČT1 (Ĉeĥa Televido). La 4-an de aprilo okazis rememora interparolado okaze de morto de L. L. Zamenhof. La majan renkontiĝon de la esperantistoj en Dub nad Moravou ĉeestis Miloslav Šváček, Jaroslav Chodníček kaj tuta familio de Jiří Studený. La 18-an Ekumenan E-Kongreson en pola Pelplin julie partoprenis  Miloslav Šváček kaj tuta familio de  Jiří Studený.  S-ro Miloslav Šváček  estis denove

Likvora refresiĝo en celo de Mamuta Itinero sur monteto de Čekyně 13.10.2007

por kvarjara balotperiodo elektita prezidanto de IKUE kun sidejo en Romo. La 5-an de septembro realiĝis kluba rememoro pri ekesto de Esperanto. Septembran konferencon de ĈEA en Polička ĉeestis s-inoj Květoslava Černá, Anna Dzuňová kaj s-ro Miloslav Šváček. La 13-an de oktobro okazis tre sukcesa aranĝo – promeno de esperantistoj laŭ Instrua Itinero “Mamut-ĉasintoj en Předmostí”. Inter partoprenantoj estis ankaŭ gastoj el Olomouc, Svitavy kaj Brno. Ĉeĥan E-Asocion reprezentis s-ino Věra Podhradská. Prilaboron de esperantlingvaj inform-materialoj pri Přerov kaj ĝia ĉirkaŭaĵo realigis grandparte Václav Nosek, Miloslav Šváček, Květoslava Černá kaj Antonín Krejčíř. La inform-materialoj estis disponigitaj k.a. al Komitato de Ĉeĥa E-Asocio,  E-kluboj en ĈR,  eksterlandaj kores-

Prijuĝo post reveno el Mamuta Itinero: A. Dzuňová, K. Černá, V. Podhradská

pondantoj kaj al Magistrato de Urbo Přerov, ankaŭ al redakcio de Kablo-Televido Přerov. Klubo ekligis amikecajn kontaktojn kun E-Klubo en Helsinki en Finnlando. La novembran renkontiĝon de esperantistoj GRUPE-11 en pola urbo Gliwice ĉeestis Miloslav Šváček. Programo de la decembra kluba kunveno la 5.12. prefere celis preparon de soleno de la 85-a datreveno de fondo de E-Klubo en Přerov en la jaro 2008 kaj de Kongreso de ĈEA okazonta en la jaro 2008 en Přerov. La 12-an de decembro okazis antaŭkristnaska kunsido en la klubejo sur Placo de Žerotín dum kantado de esperantlingvaj kristnaskaj kantoj. Prezidanto de la klubo s-ro Antonín Krejčíř dankis al ĉiuj, kiuj en la jaro 2007 aktive partoprenis la kluban vivon kaj reprezentadon de la klubo okaze de diversaj aranĝoj enlande kaj eksterlande. La 18-an de decembro kelkaj klubanoj partoprenis la antaŭkristnaskan renkontiĝon en Olomouc. 5
 



Miloslav Šváček, nuna prezidanto de IKUE, interparolanta kun papo Johano Paŭlo la Dua dum aŭdienco en Vatikano en la jaro 1997. Dekstre de li eksprezidantoj de IKUE D-ro Antonio De Salvo kaj pastro Duilio Magnani

5

al la jaroj 1922-1945
al la jaroj 1945-1989
al la jaroj 1990-2002
 

Domů!